Nia pa?aro reanimi?is

Februaro 19th, 2007

Post grandaj problemoj, ka?zintaj malaperon de la pa?aro en septembro de la pasinta jaro, la TTT-ejo pri Peterburgo kaj peterburgaj esperantistoj tamen da?rigis sian ekziston :-) Ni kore invitas a?torojn ur?e forblovi polvon de la klavaroj kaj ekverki, kaj la legantojn - fojfoje nin viziti.

Hura!!!

Printempa suno degeligis glacion

Marto 16th, 2006

La glacia palaco, pri kiu raportis anta?a nova?o, ?ojigis urbanojn kaj turistojn nur dum unu monato – la 10-an de marto ?i estis detruita.

Detruita glacia palaco

Tio ne estis vandala ago – ve, glaciaj skulpta?oj nur en fridujo a? ?e polusoj povas vivi longe. Varma printempa suno venkas nefirman konstrumaterialon.

Glacia palaco sur la Palaca placo

Februaro 10th, 2006

Glacia palaco 1
Sur la Palaca placo akceptas unuajn vizitantojn glacia palaco, plena kopio de konstruita en Peterburgo en 1740. Tiam la konstruado estis dedi?ita al la 10-jari?o de la surtroni?o de imperiestrino Anna Ioanovna kaj al venko en Turka milito. La moderna konstrua?o enhavas la palacon mem, banejon, du elefantojn kaj aliajn elementojn, kiuj estis rekonstruitaj la? historia priskribo de tiama akademiano de la Peterburga scienc-akademio, fizikisto kaj matematikisto Georg Volfgang Kraft.

Legi plu »

Centro de la urbo prepari?is al novjara festado

Decembro 28th, 2005

Nevskij avenuo novjara

En la centro de la urbo ekfunkciis arta iluminado. La laboroj pri instalado de specialaj lumiloj sur Nevskij avenuo da?ris dum jaro. Nun la ?efa strato de la urbo en la tuta sia da?ro de 3 km kaj 15 metroj nokte aspektas tute alie, ol anta?e. ?i tie estas instalitaj 9124 modernaj lumiloj kaj lum?etiloj, konsumantaj sume 380 kilovatojn da elektro.

Similaj laboroj okazis anka? en aliaj lokoj de la urbo. Vidu fotoreporton en la sekva pa?o.

(La? informo de http://fontanka.ru; fotoj de Aleksej Dani?ev)

Legi plu »

Novjara gratulo de Bruna ?tono

Decembro 22nd, 2005

Novjara

Karaj geamikoj!
Iom frue - pro morga?a pormonata elhejmi?o - mi sendas al vi korajn gratulojn por la Novjara festo! Festu ?oje kaj havu sukcesplenan 2006!

Ne?as. La kovra?o blanka
Teron trankviligas.
Nin en mondo ne senmanka
amikeco ligas.
Kaj pro tiu lig' unia
pli trankvilas vivo nia
en la varmo de manpremoj,
en la solvo de problemoj
per amika interveno,
interhelpo kaj kompreno.
Ne?as, karaj. ?a?mas vino,
?e l' jar?an?o brila.
Trinku, karaj, je l' destino
Amike trankvila!