« Eŭgeno Delcov pri La Bahaa KredoFESTPAROLADO »

German Dudĉenko pri Esperanto-movado en rusia oriento

10.02.2011

German Dudĉenko pri Esperanto-movado en rusia oriento

Постоянная ссылка 01:16:00 от oxygenia, Рубрики: Ekster rubrikoj

El la raporto dum kunsido de la klubo ”Kariljono” en 25.01.2011

Dekomence de la fino de XIX jarcento Esperanto-movado disvolviĝis plejparte en la okcidentaj regionoj de Rusia Imperio. Tamen etoso de esperantismo penetris ankaŭ en la Foran Orienton. Ideoj de Zamenhof estis je iom popularaj en medio de militoficiroj, kiuj servis en tiuj lokoj.

Unu el oficiroj estis Fjodor Postnikov. Li gvidis Esperanto-grupoj en Vladivostoko kaj Kamenj-Ribolov (la nomo de vilaĝo ĉe la lago Hanka, rajona centro, signifas “ŝtono-fiŝkaptisto”). Estas opinio, ke klubo en Kamenj-Ribolov farigxis la plej unua Esperanto-klubo en la tuta Azio.

En Vladivostoko Fjodor Postnikov loĝis en la strato Puŝkinskaja, en domo, kies malsupra etaĝo sin konservis ĝis nun. En lia hejmo renkontiĝis samideanoj. Kaj unu el liaj ĉevaloj li nomis Esperantist. Certe Fjodor Postnikov estas fama ne nur pro Esperanto, sed ankaŭ pro lia servado kiel komandanto de aerostata taĉmento. Flugoj per aerostatoj tiam uzis por esplorado de lokoj laŭ taskoj de artilerio. Oni opinias, ke laŭ la gvido de Fjodor Postnikov la unuan flugon en sia vivo faris la granda rusa flugisto Pjotr Nesterov.

Poste Esperanto-movado travivis diversajn tempojn, sed oni povas diri, ke dum longaj periodoj ĝi, bedaŭrinde, preskaŭ forestis. Denove Esperanto estiĝis tre populara en la fino de 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.Kluboj kaj kursoj estis formigitaj en Petropavlovsk-Kamĉatskij, Komsomolsk sur Amuro, Magadan, Ĥabarovsk, Aldan. En Vladivostoko estis fondita la klubo “Pacifiko”. Ĝi ege aktive ekfunkciis en la granda Domo de Junularo, kiu lokiĝas ne en centro de la urbo, sed en la norda distrikto Vtoraja Reĉka (Dua Rivereto). Tiam la kursojn de Esperanto gvidis instruisto pri la japana lingvo de For-Orienta Ŝtata Universitato Sergej Anikejev. Poste li eklaboris en filio de la universitato en Japanio, en la urbo Hakodate, kiu fariĝis ĝemelurbo de Vladivostoko.

En 1990-aj jaroj en funkciado de Esperanto okazis multnombraj malfacilaĵoj. Pro ekonomia kaj sociala situacio Esperanto preskaŭ entute senpopulariĝis kaj forgesiĝis. Dum tiu severa momento la Esperanto-klubon “Pacifiko” ekgvidis Aleksandr Titajev, instruisto pri elektrotekniko kaj organizanto de internacia agado en For-Orienta Ŝtata Teknika Universitato. Li aranĝis ambaŭ sekcion en la filio de Rusa Geografia Societo kaj kursojn en la Teknika Universitato. Aktivaj interesiĝintoj pri tiu afero kaj pri Esperanto ne estis multnombraj – nur kelkaj personoj. Sed la grupo klopodis disvolviĝi, serĉis kontaktojn kun eksterlandaj esperantistoj. Kaj trovis ilin.

Kelkfoje en 1990-aj kaj en la unuaj jaroj de XX jarcentoVladivostokon vizitis gastoj el Japanio, Koreo, Ĉinio kaj eŭropaj landoj. Ne tre ofte tio okazis, sed ĉiu ilia alveno estis reala festo!

Krom tio, esperantistoj de la Rusia For-Oriento aranĝis kontaktojn kun Hokkaido Esperanto-ligo (HEL). Ĉiujare okazis reciprokaj vizitoj. Laŭvice unufoje en du jaroj la japanaj esperantistoj veturis en Rusian Foran Orienton, kaj la rusiaj esperantistoj kun granda plezuro vizitis Japanion, plejparte la belegan insulon Hokkaido.

Informon pri historio kaj nuntepa agado de Esperanto en la Fora Oriento de Rusio oni povas legi kaj rigardi en la retejo http://esperanto.fentu.ru (FENTU senmallongiĝas en la angla kiel Far-Eastern National Technical University (For-Orienta Ŝtata Teknika Universitato), ESPERANTO signifas, se iu ne scias, unu internacian lingvon, kreintan en 1887 en Varsovio). En tiu retejo ankaŭ troviĝas arkivo de numeroj de la informilo “La Pacifika Kuriero”. Ankoraŭ:
http://esperanto.fentu.ru

Bonvenon!

German Dudĉenko

Отзыв ожидает одобрения модератора

Эта запись имеет 1 отзыв, ожидающий модерации...

Оставить комментарий


Ваш email адрес не будет показан на сайте.

Ваш URL будет показан.
(Заменить прерывания строк на <br />)
(Имя, email и сайт)
(Разрешить пользователям посылать вам сообщения (ваш email не отображается).)
Majo 2012
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
 << <   > >>
  1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30 31      
Bonvenon al nia nova paĝaro!

Serĉi

multiblog platform