« German Dudĉenko pri Esperanto-movado en rusia orientoLa Esperantisto de la Jaro ĉe peterburga esperantistaro »

FESTPAROLADO

29.12.2010

FESTPAROLADO

Konstanta ligilo 00:26:00 de oxygenia, Kategorioj: Ekster rubrikoj

FESTPAROLADO FARE DE PROF. J. W. HAAZEN
OKAZE DE LA ZAMENHOFTAGO
LA 21-an DE DECEMBRO 2010

Sankt-Peterburgo (Rusujo)

Estimataj gesinjoroj, karaj geamikoj, samideanoj,

La hodiaŭa festo estas por ni signifoplena! Antaŭ cent kvindek unu jaroj naskiĝis nia majstro, Ludoviko Lazaro Zamenhof, la fondinto de la universala lingvo Esperanto. Kiel vi scias, la signifo de Ludoviko Zamenhof estas granda. Tial UNESKO deklaris lin en 1959 unu el la plej eminentaj historiaj personoj en la sferoj de edukado, scienco kaj kulturo. Malpli sciata estas la fakto ke en 1910 Zamenhof estis proponita fare de kvar Britaj parlamentanoj por ricevi Nobel-premion – kiun ricevis finfine la Internacia Pacburoo. Ankaŭ malpli sciata estas la ekzistado de asteroidoj Esperanto kaj Zamenhof (minor planets 1421 kaj 1462) malkovritaj de la fama fina meteorologo Urjo Vajsala (Yrjö Väisälä) bone sciinta kaj estiminta nian lingvon.

D-ro Zamenhof elpensis ne nur valoran, facilan kaj geniale elpensitan komunikilon por la homaro sed ankaŭ ege kontribuis per sia projekto al la unuigo de ĉiuj kiuj revas pri harmonia mondo pere de bela, neŭtrala idiomo, kiu pruvas jam dum multaj jaroj sian efikecon kaj sukceson – ofte tro modestan.

La historio de la lingvo Esperanto estas juna sed plena de interesaj faktoj. Trarigardante tiujn faktojn ni ne povas nei ke nia lingvo vivas kaj floras, eĉ se ni ne uzas ĝin ĉiutage kaj ofte balbutante klopodas formi frazojn – cetere kiel ĉiuj kiuj penas lerni fremdan lingvon… Rigardu la Esperanto-literaturon, la evoluon de la lingvo, la nombron da personoj kiuj okupiĝas pri ĝi, la kuraĝigajn oficialajn rekonojn, ĝian instruadon, ĝiajn revuojn, kongresojn, radio-elsendojn, la vivon de multnombraj grupoj ĉie en la mondo, k.t.p…

D-ro Zamenhof ne vane nomis sian lingvon «Esperanto». Ĉu li ne arde esperis – same kiel ni – je pli komprenema socio kiu frateme volas forigi sensencajn lingvajn barojn, ofte naciismajn? Ĉu li ne arde laboris por la realigo de altega idealo, nomita interna ideo de paco kaj frateco – same kiel ni? Ĉu li ne suferis por naskigi sian lingvo-infanon – same kiel honorenda patrino kiu atente flegas kaj edukas sian etulon?

Tiuj kiuj legis pri la vivo de Ludoviko Zamenhof komprenas kiom farendas por sukcesigi utilajn ideojn, kiuj ĉiam troviĝas je la bazo de valoraj verkoj, pentraĵoj, kompozicioj kaj inventaĵoj. Sed ni ankaŭ scias kiom da skeptikismo ĝenerale trafas plej elstarajn elpensintojn kaj sciencistojn. Memoru kiel Thomas More, Galileo Galilei, Bruno Ĝiordano, Thomas Edison kaj multaj aliaj geniuloj estis nekredeble kontestataj per miopaj samtempuloj kiuj – se ili estus vivantaj hodiaŭ – ankoraŭ ne komprenus la valoron de virtoj kaj la neceson de altaj idealoj kiuj klopodas enkorpiĝi je la servo de la homaro.

Rilate altajn idealojn min ĉiam trafis la «Preĝo sub la verda standardo», poemo kiu ekzakte esprimas la noblajn sentojn kiuj troviĝis en la koro de Ludoviko Zamenhof, la Pola geniulo kiu, same kiel Jan Amos Komenski kaj Frederik Chopin, apartenas al la tuta homaro… Tiu ĉi poemo, troviĝanta je la fino de la Fundamenta Krestomatio de la Esperanto-literaturo, estas ĉiam legenda. Mi opinias ke necesas citi ĝin hodiaŭ okaze de tiu ĉi Zamenhofa festo. Permesu al mi laŭtlegi ĝiajn kvin strofojn, konforme al la kvin pintoj de nia simbolo, esprimanta esperon kaj harmonie elkreskitan homon.

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l’amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu regas,
Hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro;
Silentas nun ĉiu disput’ konfesia,
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
Ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’mondo nin benos,
Ni certe atingos la celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.

L. L. Zamenhof


Kiom da homoj jam ĝuis nian lingvon? Kiom da homoj eklernis ĝin. Kiu ne jam sentis ĝojon elparolanta la bele malfermitajn konsonancojn kiuj kantante kapablas tuŝi ne nur orelojn, sed ankaŭ korojn… kiam ili estas bone uzataj. Por atingi kontentigan lingvan nivelon mi pledas por regula praktikado, pledo kiu validas ankaŭ por via humila preleganto kiu, pro diversaj cirkonstancoj, ofte ne sufiĉe okupiĝas pri nia lingvo. Sed mi promesas ke mi serioze ŝanĝos tiun ĉi konduton… invitante vin agi same.

Mi memoras ke en la Esperanto-movado ĉiam estis ekzemplaj parolantoj, instruantoj kaj oratoroj. Krome d-ro Zamenhof – kies voĉon mi iam aŭdis per malnova gramofondisko – mi trovis antaŭ tridek jaroj surdiskigon de la voĉo de d-ro Edmond Privat, alumno de la ĝeneva universitato, fondinto de la Svisa radio, iniciatinto de la Esperanto-elsendoj de radio Bern, profesoro je la universitato de Neuchatel en Svislando, nacia reprezentinto ĉe la Ligo de Nacioj en Ĝenevo kaj prezidinto de la Universala Esperanto Asocio. Por kuraĝigi vin mi volonte aŭdigos al vi la belan kaj varman voĉon de tiu elstara esperantisto, kiu estis dum multaj jaroj ankaŭ ĵurnalisto kiu eĉ akompanis Mahatma Gandi dum unu el liaj vojaĝoj. Vi aŭdos parton el prologo por la 19-a Universala Kongreso en Dantzig (Germanujo, 1927) okaze de la kvardeka jubileo de Esperanto dum kiu la oratoro parolis pri la karilono de la belga urbo Mons, kie sonis dum antaŭa kongreso la himno de la Esperanto-movado, same kiel hodiaŭ en Sankt-Peterburgo je la komenco de la ĉi jara Zamenhofa festo. Aŭskultu kion diris Edmond Privat (Aŭdiĝas disko kun la voĉo de Edmond Privat).

Jen historia disko, jen entuziasmo, jen stimulo por ke ni daŭre perfektigu nian lingvokonon, ĉar Edmond Privat gvidis ankaŭ la sekcion pri fonetiko de la Esperanto-Akademio. La disko estas farita en Germanio antaŭ la dua mondmilito. Bedaŭrinde ĝi ne plu haveblas sed… feliĉe en nia urbo ekzistas Esperanto-klubo, nomita «Karilono» kie ni dufojojn monate povas renkonti unu la alian por interparoli kaj praktiki.

Mi volonte memorigos ankaŭ pri alia Zamenhofa poemo «La vojo» kiu, same kiel la «Preĝo sub la verda standardo» plenplene esprimas la idealojn de la kreinto de la universala lingvo. La poemo estas romantika, verkita je la fino de la deknaŭa jarcento, epoko inspirita de plej noblaj pensoj kaj sentoj kontraŭe al ofte ŝokintaj tiutempaj sociaj ŝanĝiĝoj.

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre definita
Ĝi estas, la voj’ elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco –
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l’ tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
Ni semas kaj semas konstante.
«Ho ĉesu!» mokante la homoj admonas, –
«Ne ĉesu, ne ĉesu!» en kor’ al ni sonas:
«Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos».

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
Obstine ĝi pasas, provita, hardita,
Al cel’ unu fojon signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco –
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.


Kortuŝa poemo pruvanta kiel ĝia kreinto estis animata kaj gvidata de samaj noblaj ideoj, dank’ al kiuj lia linvo baldaŭ ekaŭdiĝis ĝis plej malproksimaj horizontoj. Evidente, entuziasmo sen reala organizo ne donas fruktojn. Ekzemple, kelkaj inteligentaj pioniroj de la Esperanto-movado elpensis universalajn kongresojn kiuj baldaŭ montriĝis plej efikaj. Inter tiuj eventoj ni rimarku la 11-an Universalan Kongreson en Antverpeno, mia naskiĝurbo, kongreso en kiu d-ro Zamenhof mem partoprenis. En tiu ĉi kongreso partoprenis aro da Rusoj, inter kiuj multaj el Sankt-Peterburgo. La renkontiĝo inter civitanoj de ambaŭ urboj kaŭzis historian fakton pri kiu ni bedaŭrinde forgesis. Vi ja scias ke Antverpeno kaj Sankt-Peterburgo en 1958 ĝemeliĝis. Kvankam la analoj nenion menscias pri la fora origino de tiu ĝemeliĝo, la kaŭzo troviĝas efektive en la Esperanto-movado kiu antaŭ ekzakte cent jaroj semis inter ambaŭ havenurboj la unuajn ĝermojn de amikeco. Mi bone memoras pri la fiereco de la iama Antverpena urbestro, Lode Craeybeckx, kiu – mem lerninta Esperanton – parolis pri florantaj rilatoj inter samideanoj el Belgio kaj Rusio. Same kiel lia bona amiko Maurice Jaumotte, fama belga ĵurnalisto kaj prezidanto de la Reĝa Esperanto-klubo «La Verda Stelo» kiu ĉeestis en 1911, kiel studento, la sepan Universalan Kongreson en Antverpeno. Hodiaŭ cent jaroj forpasis depost la komenco de nia interkonatiĝo, (mil naŭcent dekunu – dumil dekunu). Kaj malgraŭ multnombraj okzintaĵoj, teĥnikaj kaj sociaj ŝanĝiĝoj, malgraŭ terura revolucio kaj du neforgeseblaj mondmilitoj, niaj rilatoj survivis.

Pro tio, pro la daŭra amikeco inter esperantistoj el okcident- kaj orient-Eŭropo, pro la centjara datreveno de la unuaj renkontiĝoj inter Belgaj kaj Rusaj samideanoj, inter civitanoj de Sankt-Peterburgo kaj Antverpeno, decas levi niajn glasojn. Sed ni levu ilin hodiaŭ ankaŭ kaj speciale por honorigi nian majstron, Ludoviko Lazaro Zamenhof – sen kiu ni neniam estus renkontintaj unu la alian – d-ro Zamenhof kiu oferis al ni unikan neŭtralan lingvan instrumenton por plibonigi la rilatojn inter ĉiuj popoloj, inter ĉiuj urboj, ĉiuj landoj, ĉiuj kontinentoj kaj ĉiuj koroj.

Vivu la internacia amikeco!

Vivu Esperanto!

2 komentoj

Komento from: Igor [Gasto]
IgorLa oratorajxo de Jo sonoris tre vigle kaj entuziazme, kaj tuta etoso de vespero estis vere festa. Dankegon al Jo Haazen pro belega kariljona ludo, pro oratorajxo. Danke al li kaj estro de klubo "Kariljono", nuna Zamengofa tago en Peterburgo okazis kiel vera granda festo.
3.01.2011 @ 00:43
Komento from: majk [Membro] Retpoŝto
majkJes, vera festo, kuniĝo de esperantistoj, - ĉio estis bona.
Kaj tre gravas ke himno de Esperanto sonis de l' katedrala sonorilejo.
8.01.2011 @ 14:49

Komenti


Your email address will not be revealed on this site.

Via URL estos montrata
(Line breaks become <br />)
(Name, email & website)
(Allow users to contact you through a message form (your email will not be revealed.)
Majo 2012
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
 << <   > >>
  1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30 31      
Bonvenon al nia nova paĝaro!

Serĉi

blogging software