| German Dudĉenko pri Esperanto-movado en rusia oriento » |
El la raporto dum kunsido de la klubo ”Kariljono” en 08.02.2011
“La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion” (L. Zamenhof)
1
La Bahaa Kredo estas mondreligio, kies celo estas unuigi ĉiujn rasojn kaj popolojn en unu universala Afero kaj unu Kredo. Bahaanoj estas la sekvantoj de Bahá’u’lláh, Kiun ili kredas esti la Promesito de ĉiuj epokoj. Kiel vi scias, la tradicioj de preskaŭ ĉiu popolo inkluzivas la promeson de estonteco, kiam paco kaj harmonio estos establitaj sur Tero kaj la homaro vivos en prospero. Ni kredas ke la promesita horo estas veninta kaj ke Bahá’u’lláh estas la granda Persono, Kies Instruoj ebligas la homaron konstrui novan mondon. En unu el Liaj Skriboj, Bahá’u’lláh diras:
Kion la Eternulo ordis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon, estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo.
Bahá’u’lláh instruas nin ke Dio estas nekonebla en Lia Esenco. Tiu ĉi signifas ke ni devus ne fari figurojn de Dio en nia menso, pensanta pri Li, ekzemple, kiel pri homo. Tiu kiu estas kreita ne povas kompreni ĝian kreinton. Ekzemple, tablo ne povas kompreni la naturon de ĉarpentisto, kiu faris ĝin. La ekzistado de la ĉarpentisto estas tute nekomprenebla al la objektoj, kiujn li faras.
Dio estas la Kreinto de ĉiuj aĵoj. Li estas farinta la ĉielon kaj la teron, kun ĝiaj dezertoj kaj maroj, ĝiaj kampoj kaj arboj. Dio estas kreinta la bestojn kaj Dio estas kreinta la homon. La kialo de nia kreado, Bahá’u’lláh diras al ni, estas amo. Li diras:
Ho Filo de Homo! Mi amis vian kreadon; sekve Mi kreis vin. Tiel amu min, por ke mi menciu vian nomon kaj plenigu vian animon per la spirito de vivo.
Do, kvankam la ekzistado de Dio estas malproksime preter nia kompreno, Lia amo tuŝas niajn vivojn kaj niajn estaĵojn senĉese. La maniero, en kiu ĉi tiu amo fluas al ni estas per Lia Eterna Interligo. Laŭ tiu ĉi Interligo, Dio neniam lasas nin sola kaj sen gvidado. Kiam la homaro movas for de Li kaj forgesas Liajn Instruojn, Manifestiĝoj de Dio aperas kaj konigas al ni Lian Volon kaj Celon.
La vorto “Manifesti” signifas riveli, naski ion kio ne estis antaŭe konata. La Manifestiĝoj de Dio estas tiuj specialaj Estaĵoj, kiuj rivelas al la homaro la Vorton kaj la Volon de Dio; do kiam ni aŭskultas Ilin, ni estas respondantaj al la voko de Dio.
La Manifestiĝoj de Dio estas la grandaj Profetoj de Dio, aperantaj en ĉiu epoko. Ili ne estas Dio malsupriĝinta surteren, tamen Ili estas perfektaj respegulaĵoj de Liaj atributoj en la sama maniero, kiel spegulo reflektas la sunon sen esti la suno mem.
Speguloj povas aspekti diverse, sed ili ĉiuj povas same reflekti la sunon. La Manifestiĝoj de Dio, kiel ekzemple Abrahamo, Kriŝno, Budho, Zoroastro, Moseo, Kristo, Mahometo, Báb kaj Bahá'u'lláh, venis de la sama Fonto. La instruoj de Bahá'u'lláh tute akordas kun la instruoj de la aliaj Manifestiĝoj, tamen la instruo de Bahá'u'lláh estas dediĉita al la nuntempaj problemoj de la homaro.
La homaro nun atingis la epokon de sia matureco. Tio ebligas al ĝi unuiĝi kaj fine realigi la praaĝan promeson pri universala paco per starigo de tutmonda justa socio. Voje al tiu celo bahanoj klopodas realigi inter alie la jenon:
La bahaa komunumo hodiaŭ havas pli ol kvin milionojn da membroj, kiuj vivas en preskaŭ 200 sendependaj landoj kaj ĉirkaŭ 50 teritorioj sur la tuta planedo. Ĝian egan diversecon formas homoj devenantaj el preskaŭ ĉiuj grupoj, kredoj kaj kulturoj, reprezentantaj multe pli ol 2000 etnojn.
La Bahaa Religio ne havas pastrojn. Ĉar la homaro eniras la epokon de matureco ĉiu individuo kapablas mem esplori la revelacion de Dio kaj decidi pri la vivaferoj helpe de preĝado, pripensado kaj interkonsiliĝo kun aliaj. Por ebligi tion la bahaaj skriboj estas ĝis nun tradukitaj, almenaŭ parte, al ĉirkaŭ 800 lingvoj.
La sama principo validas por la komunuma vivo. Elektitaj konsilioj, nomataj «Spirita Asembleo» administras la aferojn de la Kredo kaj sur loka kaj sur landa nivelo. Ĉiuj plenkreskaj kredantoj estas same elekteblaj ĉe la ĉiujaraj sekretaj elektoj.
La laboron de la bahaa komunumo financas ekskluzive ĝiaj membroj mem per libervolaj donacoj. Kontribui al la bahaa fonduso estas konsiderata kiel privilegio de membreco; la bahaanoj ne akceptas financajn rimedojn de ekstere.
Kio iam estis konsiderata de kelkaj kiel obskura, eta sekto, tio fakte laŭ Encyclopedia Britannica estas la, post Kristanismo, due plej disvastiĝinta, sendependa religio de la mondo. Ĝia membraro venas el ĉiuj nacioj, etnoj kaj sociaj grupoj kaj sin mem estras pere de lokaj kaj naciaj elektitaj asambleoj, la Spiritaj Asembleoj.
Ĝia internacia centro kaj la sidejo de ĝia supera gvida konsilio, la Universala Domo de Justeco, troviĝas en la Sankta Lando, en Haifa, Israelo.
2
La rilatoj inter la movadoj bahaaj kaj esperantaj estas jam tre longtempaj. Jen kelkaj historiaj faktoj:
En 1913 kaj 1914 pli ofte aperas artikoloj ligitaj al la vojaĝoj de 'Abdu'l-Bahá, filo de Bahá'u'lláh, tra okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko. Almenaŭ du el liaj paroladoj antaŭ esperantistaj kunvenoj, tiuj en Edinburgo je la 7a de januaro 1913 kaj en Stutgarto je la 5a de aprilo 1913, aperis en esperantaj gazetoj. Evidente ankaŭ la Esperanto-movado atentis pri la proklamado de Bahaa Kredo far 'Abdu'l-Bahá dum liaj historiaj vojaĝoj tra la Okcidento, kaj jam tiutempe unuaj bahaanoj aktivis helpe de Esperanto kaj pere de la esperantaj periodaĵoj.
Abdu'l-Bahá tamen ne nur per siaj rektaj kontaktoj al esperantistoj atentigis bahaanojn pri la Esperanto-movado kaj ilin kuraĝigis lerni la lingvon kaj kunlabori kun esperantistoj en la Okcidento. Per Siaj kuraĝigoj li ankaŭ forte subtenis la penetron de Esperanto al Okcidenta Azio. Al Irano li mem invitis Esperanto-instruistojn. Rezulte i.a. en la tridekaj jaroj en la bahaa lernejo en Aŝĥabado, Turkmenio, Esperanto estis regula studobjekto. Krome inter tiuj bahaanoj, kiuj portis la Kredon al Orienta Azio, al Japanio kaj Ĉinio, estis ankaŭ aktivaj esperantistoj kiuj tie aktivis ne nur per sed ankaŭ por la lingvo.
Interese ke unuaj bahaanoj en Japanio estis esperantistoj. La Sanktajn Skribojn al la japano tradukis interalie konata blinda esperantisto Vasilij Eroŝenko.
En la 1925 estas fondita la gazeto kaj eldonejo “La Nova Tago”. En ĝia stabo dum la sekvaj jaroj kunlaboris i.a. Lidia Zamenhof, filino de Ludoviko Zamenhof.
Dum pluraj jaroj “La Nova Tago” sufiĉe bone prosperis. Sed post kriza jaro – inter marto 1934 kaj marto 1935 neniu numero aperis – la gazeto sukcesis nur dum unu jaro ankoraŭ releviĝi. Tiam venis la malpermeso en Germanio de Esperanto en 1936 kaj sekvajare ankaŭ de Bahaa Kredo.
Malgraŭ ĉiaj atingoj dum tiu ĉi jardeko estis nek la esperantistoj amase akceptintaj Bahaismon nek la bahaanoj vere grandskale ekutiligintaj Esperanton – stato kiu ĝis hodiaŭ daŭras.
Ek de marto 1947 la Internacia Bahaa Oficejo en Ĝenevo eldonis regule bultenon, la Bahaaj Informoj, kiu aperis en entute 14 numeroj ĝis oktobro 1949 kaj estis ĉefe direktita al la nebahaaj esperantistoj por ilin interesigi pri Bahaa Kredo.
En oktobro de 1995, Internacia Bahaa komunumo – ne-registrara organizaĵo, prezentanta la bahaanojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj – faris kelkajn proponojn pri tio, kiel UN povas esti reformita. Tiuj proponoj tuŝis ankaŭ demandon pri la internacia helplingvo.
Mi finu per citaĵo el la Skriboj de Bahá’u’lláh:
«Ho membroj de la parlamentoj tra la mondo ! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de ĉiuj surtere kaj adoptu vi same skribon komunan. Dio, vere, igas evidenta al vi el kio vi profitos kaj ebligos al vi esti sendependaj de aliaj. Li, vere, estas la Plej Malavara, la Ĉion-Scia, la Ĉion-Konanta. Tio ĉi kaŭzos unuecon, se nur tion kapablus vi kompreni, kaj montriĝos la plej granda ilo por antauenigi harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu!»
(Bahá'u'lláh, Kitáb-i-Aqdas, verso 189)