El la raporto dum kunsido de la klubo ”Kariljono” en 08.02.2011
“La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion” (L. Zamenhof)
1
La Bahaa Kredo estas mondreligio, kies celo estas unuigi ĉiujn rasojn kaj popolojn en unu universala Afero kaj unu Kredo. Bahaanoj estas la sekvantoj de Bahá’u’lláh, Kiun ili kredas esti la Promesito de ĉiuj epokoj. Kiel vi scias, la tradicioj de preskaŭ ĉiu popolo inkluzivas la promeson de estonteco, kiam paco kaj harmonio estos establitaj sur Tero kaj la homaro vivos en prospero. Ni kredas ke la promesita horo estas veninta kaj ke Bahá’u’lláh estas la granda Persono, Kies Instruoj ebligas la homaron konstrui novan mondon. En unu el Liaj Skriboj, Bahá’u’lláh diras:
Kion la Eternulo ordis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon, estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo.
Bahá’u’lláh instruas nin ke Dio estas nekonebla en Lia Esenco. Tiu ĉi signifas ke ni devus ne fari figurojn de Dio en nia menso, pensanta pri Li, ekzemple, kiel pri homo. Tiu kiu estas kreita ne povas kompreni ĝian kreinton. Ekzemple, tablo ne povas kompreni la naturon de ĉarpentisto, kiu faris ĝin. La ekzistado de la ĉarpentisto estas tute nekomprenebla al la objektoj, kiujn li faras.
Dio estas la Kreinto de ĉiuj aĵoj. Li estas farinta la ĉielon kaj la teron, kun ĝiaj dezertoj kaj maroj, ĝiaj kampoj kaj arboj. Dio estas kreinta la bestojn kaj Dio estas kreinta la homon. La kialo de nia kreado, Bahá’u’lláh diras al ni, estas amo. Li diras:
Ho Filo de Homo! Mi amis vian kreadon; sekve Mi kreis vin. Tiel amu min, por ke mi menciu vian nomon kaj plenigu vian animon per la spirito de vivo.
Do, kvankam la ekzistado de Dio estas malproksime preter nia kompreno, Lia amo tuŝas niajn vivojn kaj niajn estaĵojn senĉese. La maniero, en kiu ĉi tiu amo fluas al ni estas per Lia Eterna Interligo. Laŭ tiu ĉi Interligo, Dio neniam lasas nin sola kaj sen gvidado. Kiam la homaro movas for de Li kaj forgesas Liajn Instruojn, Manifestiĝoj de Dio aperas kaj konigas al ni Lian Volon kaj Celon.
La vorto “Manifesti” signifas riveli, naski ion kio ne estis antaŭe konata. La Manifestiĝoj de Dio estas tiuj specialaj Estaĵoj, kiuj rivelas al la homaro la Vorton kaj la Volon de Dio; do kiam ni aŭskultas Ilin, ni estas respondantaj al la voko de Dio.
La Manifestiĝoj de Dio estas la grandaj Profetoj de Dio, aperantaj en ĉiu epoko. Ili ne estas Dio malsupriĝinta surteren, tamen Ili estas perfektaj respegulaĵoj de Liaj atributoj en la sama maniero, kiel spegulo reflektas la sunon sen esti la suno mem.
Speguloj povas aspekti diverse, sed ili ĉiuj povas same reflekti la sunon. La Manifestiĝoj de Dio, kiel ekzemple Abrahamo, Kriŝno, Budho, Zoroastro, Moseo, Kristo, Mahometo, Báb kaj Bahá'u'lláh, venis de la sama Fonto. La instruoj de Bahá'u'lláh tute akordas kun la instruoj de la aliaj Manifestiĝoj, tamen la instruo de Bahá'u'lláh estas dediĉita al la nuntempaj problemoj de la homaro.
La homaro nun atingis la epokon de sia matureco. Tio ebligas al ĝi unuiĝi kaj fine realigi la praaĝan promeson pri universala paco per starigo de tutmonda justa socio. Voje al tiu celo bahanoj klopodas realigi inter alie la jenon:
La bahaa komunumo hodiaŭ havas pli ol kvin milionojn da membroj, kiuj vivas en preskaŭ 200 sendependaj landoj kaj ĉirkaŭ 50 teritorioj sur la tuta planedo. Ĝian egan diversecon formas homoj devenantaj el preskaŭ ĉiuj grupoj, kredoj kaj kulturoj, reprezentantaj multe pli ol 2000 etnojn.
La Bahaa Religio ne havas pastrojn. Ĉar la homaro eniras la epokon de matureco ĉiu individuo kapablas mem esplori la revelacion de Dio kaj decidi pri la vivaferoj helpe de preĝado, pripensado kaj interkonsiliĝo kun aliaj. Por ebligi tion la bahaaj skriboj estas ĝis nun tradukitaj, almenaŭ parte, al ĉirkaŭ 800 lingvoj.
La sama principo validas por la komunuma vivo. Elektitaj konsilioj, nomataj «Spirita Asembleo» administras la aferojn de la Kredo kaj sur loka kaj sur landa nivelo. Ĉiuj plenkreskaj kredantoj estas same elekteblaj ĉe la ĉiujaraj sekretaj elektoj.
La laboron de la bahaa komunumo financas ekskluzive ĝiaj membroj mem per libervolaj donacoj. Kontribui al la bahaa fonduso estas konsiderata kiel privilegio de membreco; la bahaanoj ne akceptas financajn rimedojn de ekstere.
Kio iam estis konsiderata de kelkaj kiel obskura, eta sekto, tio fakte laŭ Encyclopedia Britannica estas la, post Kristanismo, due plej disvastiĝinta, sendependa religio de la mondo. Ĝia membraro venas el ĉiuj nacioj, etnoj kaj sociaj grupoj kaj sin mem estras pere de lokaj kaj naciaj elektitaj asambleoj, la Spiritaj Asembleoj.
Ĝia internacia centro kaj la sidejo de ĝia supera gvida konsilio, la Universala Domo de Justeco, troviĝas en la Sankta Lando, en Haifa, Israelo.
2
La rilatoj inter la movadoj bahaaj kaj esperantaj estas jam tre longtempaj. Jen kelkaj historiaj faktoj:
En 1913 kaj 1914 pli ofte aperas artikoloj ligitaj al la vojaĝoj de 'Abdu'l-Bahá, filo de Bahá'u'lláh, tra okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko. Almenaŭ du el liaj paroladoj antaŭ esperantistaj kunvenoj, tiuj en Edinburgo je la 7a de januaro 1913 kaj en Stutgarto je la 5a de aprilo 1913, aperis en esperantaj gazetoj. Evidente ankaŭ la Esperanto-movado atentis pri la proklamado de Bahaa Kredo far 'Abdu'l-Bahá dum liaj historiaj vojaĝoj tra la Okcidento, kaj jam tiutempe unuaj bahaanoj aktivis helpe de Esperanto kaj pere de la esperantaj periodaĵoj.
Abdu'l-Bahá tamen ne nur per siaj rektaj kontaktoj al esperantistoj atentigis bahaanojn pri la Esperanto-movado kaj ilin kuraĝigis lerni la lingvon kaj kunlabori kun esperantistoj en la Okcidento. Per Siaj kuraĝigoj li ankaŭ forte subtenis la penetron de Esperanto al Okcidenta Azio. Al Irano li mem invitis Esperanto-instruistojn. Rezulte i.a. en la tridekaj jaroj en la bahaa lernejo en Aŝĥabado, Turkmenio, Esperanto estis regula studobjekto. Krome inter tiuj bahaanoj, kiuj portis la Kredon al Orienta Azio, al Japanio kaj Ĉinio, estis ankaŭ aktivaj esperantistoj kiuj tie aktivis ne nur per sed ankaŭ por la lingvo.
Interese ke unuaj bahaanoj en Japanio estis esperantistoj. La Sanktajn Skribojn al la japano tradukis interalie konata blinda esperantisto Vasilij Eroŝenko.
En la 1925 estas fondita la gazeto kaj eldonejo “La Nova Tago”. En ĝia stabo dum la sekvaj jaroj kunlaboris i.a. Lidia Zamenhof, filino de Ludoviko Zamenhof.
Dum pluraj jaroj “La Nova Tago” sufiĉe bone prosperis. Sed post kriza jaro – inter marto 1934 kaj marto 1935 neniu numero aperis – la gazeto sukcesis nur dum unu jaro ankoraŭ releviĝi. Tiam venis la malpermeso en Germanio de Esperanto en 1936 kaj sekvajare ankaŭ de Bahaa Kredo.
Malgraŭ ĉiaj atingoj dum tiu ĉi jardeko estis nek la esperantistoj amase akceptintaj Bahaismon nek la bahaanoj vere grandskale ekutiligintaj Esperanton – stato kiu ĝis hodiaŭ daŭras.
Ek de marto 1947 la Internacia Bahaa Oficejo en Ĝenevo eldonis regule bultenon, la Bahaaj Informoj, kiu aperis en entute 14 numeroj ĝis oktobro 1949 kaj estis ĉefe direktita al la nebahaaj esperantistoj por ilin interesigi pri Bahaa Kredo.
En oktobro de 1995, Internacia Bahaa komunumo – ne-registrara organizaĵo, prezentanta la bahaanojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj – faris kelkajn proponojn pri tio, kiel UN povas esti reformita. Tiuj proponoj tuŝis ankaŭ demandon pri la internacia helplingvo.
Mi finu per citaĵo el la Skriboj de Bahá’u’lláh:
«Ho membroj de la parlamentoj tra la mondo ! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de ĉiuj surtere kaj adoptu vi same skribon komunan. Dio, vere, igas evidenta al vi el kio vi profitos kaj ebligos al vi esti sendependaj de aliaj. Li, vere, estas la Plej Malavara, la Ĉion-Scia, la Ĉion-Konanta. Tio ĉi kaŭzos unuecon, se nur tion kapablus vi kompreni, kaj montriĝos la plej granda ilo por antauenigi harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu!»
(Bahá'u'lláh, Kitáb-i-Aqdas, verso 189)
El la raporto dum kunsido de la klubo ”Kariljono” en 25.01.2011
Dekomence de la fino de XIX jarcento Esperanto-movado disvolviĝis plejparte en la okcidentaj regionoj de Rusia Imperio. Tamen etoso de esperantismo penetris ankaŭ en la Foran Orienton. Ideoj de Zamenhof estis je iom popularaj en medio de militoficiroj, kiuj servis en tiuj lokoj.
Unu el oficiroj estis Fjodor Postnikov. Li gvidis Esperanto-grupoj en Vladivostoko kaj Kamenj-Ribolov (la nomo de vilaĝo ĉe la lago Hanka, rajona centro, signifas “ŝtono-fiŝkaptisto”). Estas opinio, ke klubo en Kamenj-Ribolov farigxis la plej unua Esperanto-klubo en la tuta Azio.
En Vladivostoko Fjodor Postnikov loĝis en la strato Puŝkinskaja, en domo, kies malsupra etaĝo sin konservis ĝis nun. En lia hejmo renkontiĝis samideanoj. Kaj unu el liaj ĉevaloj li nomis Esperantist. Certe Fjodor Postnikov estas fama ne nur pro Esperanto, sed ankaŭ pro lia servado kiel komandanto de aerostata taĉmento. Flugoj per aerostatoj tiam uzis por esplorado de lokoj laŭ taskoj de artilerio. Oni opinias, ke laŭ la gvido de Fjodor Postnikov la unuan flugon en sia vivo faris la granda rusa flugisto Pjotr Nesterov.
Poste Esperanto-movado travivis diversajn tempojn, sed oni povas diri, ke dum longaj periodoj ĝi, bedaŭrinde, preskaŭ forestis. Denove Esperanto estiĝis tre populara en la fino de 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.Kluboj kaj kursoj estis formigitaj en Petropavlovsk-Kamĉatskij, Komsomolsk sur Amuro, Magadan, Ĥabarovsk, Aldan. En Vladivostoko estis fondita la klubo “Pacifiko”. Ĝi ege aktive ekfunkciis en la granda Domo de Junularo, kiu lokiĝas ne en centro de la urbo, sed en la norda distrikto Vtoraja Reĉka (Dua Rivereto). Tiam la kursojn de Esperanto gvidis instruisto pri la japana lingvo de For-Orienta Ŝtata Universitato Sergej Anikejev. Poste li eklaboris en filio de la universitato en Japanio, en la urbo Hakodate, kiu fariĝis ĝemelurbo de Vladivostoko.
En 1990-aj jaroj en funkciado de Esperanto okazis multnombraj malfacilaĵoj. Pro ekonomia kaj sociala situacio Esperanto preskaŭ entute senpopulariĝis kaj forgesiĝis. Dum tiu severa momento la Esperanto-klubon “Pacifiko” ekgvidis Aleksandr Titajev, instruisto pri elektrotekniko kaj organizanto de internacia agado en For-Orienta Ŝtata Teknika Universitato. Li aranĝis ambaŭ sekcion en la filio de Rusa Geografia Societo kaj kursojn en la Teknika Universitato. Aktivaj interesiĝintoj pri tiu afero kaj pri Esperanto ne estis multnombraj – nur kelkaj personoj. Sed la grupo klopodis disvolviĝi, serĉis kontaktojn kun eksterlandaj esperantistoj. Kaj trovis ilin.
Kelkfoje en 1990-aj kaj en la unuaj jaroj de XX jarcentoVladivostokon vizitis gastoj el Japanio, Koreo, Ĉinio kaj eŭropaj landoj. Ne tre ofte tio okazis, sed ĉiu ilia alveno estis reala festo!
Krom tio, esperantistoj de la Rusia For-Oriento aranĝis kontaktojn kun Hokkaido Esperanto-ligo (HEL). Ĉiujare okazis reciprokaj vizitoj. Laŭvice unufoje en du jaroj la japanaj esperantistoj veturis en Rusian Foran Orienton, kaj la rusiaj esperantistoj kun granda plezuro vizitis Japanion, plejparte la belegan insulon Hokkaido.
Informon pri historio kaj nuntepa agado de Esperanto en la Fora Oriento de Rusio oni povas legi kaj rigardi en la retejo http://esperanto.fentu.ru (FENTU senmallongiĝas en la angla kiel Far-Eastern National Technical University (For-Orienta Ŝtata Teknika Universitato), ESPERANTO signifas, se iu ne scias, unu internacian lingvon, kreintan en 1887 en Varsovio). En tiu retejo ankaŭ troviĝas arkivo de numeroj de la informilo “La Pacifika Kuriero”. Ankoraŭ:
http://esperanto.fentu.ru
Bonvenon!
German Dudĉenko
Estimataj gesinjoroj, karaj geamikoj, samideanoj,
La hodiaŭa festo estas por ni signifoplena! Antaŭ cent kvindek unu jaroj naskiĝis nia majstro, Ludoviko Lazaro Zamenhof, la fondinto de la universala lingvo Esperanto. Kiel vi scias, la signifo de Ludoviko Zamenhof estas granda. Tial UNESKO deklaris lin en 1959 unu el la plej eminentaj historiaj personoj en la sferoj de edukado, scienco kaj kulturo. Malpli sciata estas la fakto ke en 1910 Zamenhof estis proponita fare de kvar Britaj parlamentanoj por ricevi Nobel-premion – kiun ricevis finfine la Internacia Pacburoo. Ankaŭ malpli sciata estas la ekzistado de asteroidoj Esperanto kaj Zamenhof (minor planets 1421 kaj 1462) malkovritaj de la fama fina meteorologo Urjo Vajsala (Yrjö Väisälä) bone sciinta kaj estiminta nian lingvon.
D-ro Zamenhof elpensis ne nur valoran, facilan kaj geniale elpensitan komunikilon por la homaro sed ankaŭ ege kontribuis per sia projekto al la unuigo de ĉiuj kiuj revas pri harmonia mondo pere de bela, neŭtrala idiomo, kiu pruvas jam dum multaj jaroj sian efikecon kaj sukceson – ofte tro modestan.
La historio de la lingvo Esperanto estas juna sed plena de interesaj faktoj. Trarigardante tiujn faktojn ni ne povas nei ke nia lingvo vivas kaj floras, eĉ se ni ne uzas ĝin ĉiutage kaj ofte balbutante klopodas formi frazojn – cetere kiel ĉiuj kiuj penas lerni fremdan lingvon… Rigardu la Esperanto-literaturon, la evoluon de la lingvo, la nombron da personoj kiuj okupiĝas pri ĝi, la kuraĝigajn oficialajn rekonojn, ĝian instruadon, ĝiajn revuojn, kongresojn, radio-elsendojn, la vivon de multnombraj grupoj ĉie en la mondo, k.t.p…
D-ro Zamenhof ne vane nomis sian lingvon «Esperanto». Ĉu li ne arde esperis – same kiel ni – je pli komprenema socio kiu frateme volas forigi sensencajn lingvajn barojn, ofte naciismajn? Ĉu li ne arde laboris por la realigo de altega idealo, nomita interna ideo de paco kaj frateco – same kiel ni? Ĉu li ne suferis por naskigi sian lingvo-infanon – same kiel honorenda patrino kiu atente flegas kaj edukas sian etulon?
Tiuj kiuj legis pri la vivo de Ludoviko Zamenhof komprenas kiom farendas por sukcesigi utilajn ideojn, kiuj ĉiam troviĝas je la bazo de valoraj verkoj, pentraĵoj, kompozicioj kaj inventaĵoj. Sed ni ankaŭ scias kiom da skeptikismo ĝenerale trafas plej elstarajn elpensintojn kaj sciencistojn. Memoru kiel Thomas More, Galileo Galilei, Bruno Ĝiordano, Thomas Edison kaj multaj aliaj geniuloj estis nekredeble kontestataj per miopaj samtempuloj kiuj – se ili estus vivantaj hodiaŭ – ankoraŭ ne komprenus la valoron de virtoj kaj la neceson de altaj idealoj kiuj klopodas enkorpiĝi je la servo de la homaro.
Rilate altajn idealojn min ĉiam trafis la «Preĝo sub la verda standardo», poemo kiu ekzakte esprimas la noblajn sentojn kiuj troviĝis en la koro de Ludoviko Zamenhof, la Pola geniulo kiu, same kiel Jan Amos Komenski kaj Frederik Chopin, apartenas al la tuta homaro… Tiu ĉi poemo, troviĝanta je la fino de la Fundamenta Krestomatio de la Esperanto-literaturo, estas ĉiam legenda. Mi opinias ke necesas citi ĝin hodiaŭ okaze de tiu ĉi Zamenhofa festo. Permesu al mi laŭtlegi ĝiajn kvin strofojn, konforme al la kvin pintoj de nia simbolo, esprimanta esperon kaj harmonie elkreskitan homon.
Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l’amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu regas,
Hodiaŭ ni preĝas.
Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro;
Silentas nun ĉiu disput’ konfesia,
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
Ĉe Via altaro.
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’granda homaro!
Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.
La verdan standardon tre alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’mondo nin benos,
Ni certe atingos la celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.
L. L. Zamenhof
Kiom da homoj jam ĝuis nian lingvon? Kiom da homoj eklernis ĝin. Kiu ne jam sentis ĝojon elparolanta la bele malfermitajn konsonancojn kiuj kantante kapablas tuŝi ne nur orelojn, sed ankaŭ korojn… kiam ili estas bone uzataj. Por atingi kontentigan lingvan nivelon mi pledas por regula praktikado, pledo kiu validas ankaŭ por via humila preleganto kiu, pro diversaj cirkonstancoj, ofte ne sufiĉe okupiĝas pri nia lingvo. Sed mi promesas ke mi serioze ŝanĝos tiun ĉi konduton… invitante vin agi same.
Mi memoras ke en la Esperanto-movado ĉiam estis ekzemplaj parolantoj, instruantoj kaj oratoroj. Krome d-ro Zamenhof – kies voĉon mi iam aŭdis per malnova gramofondisko – mi trovis antaŭ tridek jaroj surdiskigon de la voĉo de d-ro Edmond Privat, alumno de la ĝeneva universitato, fondinto de la Svisa radio, iniciatinto de la Esperanto-elsendoj de radio Bern, profesoro je la universitato de Neuchatel en Svislando, nacia reprezentinto ĉe la Ligo de Nacioj en Ĝenevo kaj prezidinto de la Universala Esperanto Asocio. Por kuraĝigi vin mi volonte aŭdigos al vi la belan kaj varman voĉon de tiu elstara esperantisto, kiu estis dum multaj jaroj ankaŭ ĵurnalisto kiu eĉ akompanis Mahatma Gandi dum unu el liaj vojaĝoj. Vi aŭdos parton el prologo por la 19-a Universala Kongreso en Dantzig (Germanujo, 1927) okaze de la kvardeka jubileo de Esperanto dum kiu la oratoro parolis pri la karilono de la belga urbo Mons, kie sonis dum antaŭa kongreso la himno de la Esperanto-movado, same kiel hodiaŭ en Sankt-Peterburgo je la komenco de la ĉi jara Zamenhofa festo. Aŭskultu kion diris Edmond Privat (Aŭdiĝas disko kun la voĉo de Edmond Privat).
Jen historia disko, jen entuziasmo, jen stimulo por ke ni daŭre perfektigu nian lingvokonon, ĉar Edmond Privat gvidis ankaŭ la sekcion pri fonetiko de la Esperanto-Akademio. La disko estas farita en Germanio antaŭ la dua mondmilito. Bedaŭrinde ĝi ne plu haveblas sed… feliĉe en nia urbo ekzistas Esperanto-klubo, nomita «Karilono» kie ni dufojojn monate povas renkonti unu la alian por interparoli kaj praktiki.
Mi volonte memorigos ankaŭ pri alia Zamenhofa poemo «La vojo» kiu, same kiel la «Preĝo sub la verda standardo» plenplene esprimas la idealojn de la kreinto de la universala lingvo. La poemo estas romantika, verkita je la fino de la deknaŭa jarcento, epoko inspirita de plej noblaj pensoj kaj sentoj kontraŭe al ofte ŝokintaj tiutempaj sociaj ŝanĝiĝoj.
Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre definita
Ĝi estas, la voj’ elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco –
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l’ tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
Ni semas kaj semas konstante.
«Ho ĉesu!» mokante la homoj admonas, –
«Ne ĉesu, ne ĉesu!» en kor’ al ni sonas:
«Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos».
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
Obstine ĝi pasas, provita, hardita,
Al cel’ unu fojon signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco –
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
Kortuŝa poemo pruvanta kiel ĝia kreinto estis animata kaj gvidata de samaj noblaj ideoj, dank’ al kiuj lia linvo baldaŭ ekaŭdiĝis ĝis plej malproksimaj horizontoj. Evidente, entuziasmo sen reala organizo ne donas fruktojn. Ekzemple, kelkaj inteligentaj pioniroj de la Esperanto-movado elpensis universalajn kongresojn kiuj baldaŭ montriĝis plej efikaj. Inter tiuj eventoj ni rimarku la 11-an Universalan Kongreson en Antverpeno, mia naskiĝurbo, kongreso en kiu d-ro Zamenhof mem partoprenis. En tiu ĉi kongreso partoprenis aro da Rusoj, inter kiuj multaj el Sankt-Peterburgo. La renkontiĝo inter civitanoj de ambaŭ urboj kaŭzis historian fakton pri kiu ni bedaŭrinde forgesis. Vi ja scias ke Antverpeno kaj Sankt-Peterburgo en 1958 ĝemeliĝis. Kvankam la analoj nenion menscias pri la fora origino de tiu ĝemeliĝo, la kaŭzo troviĝas efektive en la Esperanto-movado kiu antaŭ ekzakte cent jaroj semis inter ambaŭ havenurboj la unuajn ĝermojn de amikeco. Mi bone memoras pri la fiereco de la iama Antverpena urbestro, Lode Craeybeckx, kiu – mem lerninta Esperanton – parolis pri florantaj rilatoj inter samideanoj el Belgio kaj Rusio. Same kiel lia bona amiko Maurice Jaumotte, fama belga ĵurnalisto kaj prezidanto de la Reĝa Esperanto-klubo «La Verda Stelo» kiu ĉeestis en 1911, kiel studento, la sepan Universalan Kongreson en Antverpeno. Hodiaŭ cent jaroj forpasis depost la komenco de nia interkonatiĝo, (mil naŭcent dekunu – dumil dekunu). Kaj malgraŭ multnombraj okzintaĵoj, teĥnikaj kaj sociaj ŝanĝiĝoj, malgraŭ terura revolucio kaj du neforgeseblaj mondmilitoj, niaj rilatoj survivis.
Pro tio, pro la daŭra amikeco inter esperantistoj el okcident- kaj orient-Eŭropo, pro la centjara datreveno de la unuaj renkontiĝoj inter Belgaj kaj Rusaj samideanoj, inter civitanoj de Sankt-Peterburgo kaj Antverpeno, decas levi niajn glasojn. Sed ni levu ilin hodiaŭ ankaŭ kaj speciale por honorigi nian majstron, Ludoviko Lazaro Zamenhof – sen kiu ni neniam estus renkontintaj unu la alian – d-ro Zamenhof kiu oferis al ni unikan neŭtralan lingvan instrumenton por plibonigi la rilatojn inter ĉiuj popoloj, inter ĉiuj urboj, ĉiuj landoj, ĉiuj kontinentoj kaj ĉiuj koroj.
Vivu la internacia amikeco!
Vivu Esperanto!
La 23-an de novembro en la sidejo de la peterburga E-kolektivo “Kariljono” okazis renkonto kun Aleksandr Korĵenkov, la Esperantisto de la Jaro 2009 kaj ĵusa laŭreato de la prestiĝa Esperanto-kulturpremio de la urbo Aalen. Por plene prezenti nian gaston oni bezonus plurajn paĝojn, do mi nur donas la plej gravajn informojn pri li.
Oni plej konas lin kiel la redaktoron de la internacia sendependa magazino “La Ondo de Esperanto”, kiun li redaktas dum 20 jaroj. Ĉar ĉiuj interesatoj bone konas “La Ondo”-n, mi ne plu skribos pri ĝi, sed prezentos lian eldonan agadon. Aleksandr Korĵenkov estas eldonisto. Kune kun sia edzino, Halina Gorecka, li eldonis jam 114 librojn, interalie, kadre de kelkaj gravaj eldonprojektoj.
La plej konata projekto estas la serio «Mondliteraturo» en kiu estas prezentataj la ĉefverkoj tradukitaj el diversaj lingvoj, ekzemple, la tuta “La Mastro de l’ Ringoj” de Tolkien kaj ties “La hobito”, kvin romanoj de Simenon pri komisaro Maigret, kaj du libretoj de Lewis Carroll pri Alico. Kun ĝuo renkontis la legantoj la duan eldonon de la mondfama krimromano de Conan Doyle “La ĉashundo de la Baskerviloj” en traduko de William Auld.
En la serio «Rusa literaturo» aperas Esperanto-tradukoj de eminentaj rusaj verkistoj: Ivan Turgenev “La unua amo”, Anton Ĉeĥov «Ĉeriza ĝardeno», Fjodor Dostojevskij «Blankaj noktoj», Lev Tolstoj «Resurekto» ĝis la krono de ĉi tiu kolekto “Rusa novelaro. Volumo I”.
La eldonejo “Sezonoj”, kiun Gorecka kaj Korĵenkov prizorgas, grave kontribuis al la internacia libroserio «Oriento-Okcidento» en kiu la aŭtoroj strebas malfermi animojn de popoloj en la Oriento kaj en la Okcidento. En ĝi estas eldonitaj jenaj libroj de Sezonoj: “La majstro kaj Margarita” (M.Bulgakov), “Krimo kaj puno” (F.Dostojevskij), “Eŭgeno Onegin” (A.Puŝkin), “Malvivaj animoj” (N.Gogol).
Promesplena estas la projekto «Sed ne el la katedro» kies la 5-an volumon la legantoj renkontis kun ĝojo.
Sed lia plej interesa iniciato estas la serio «Scio» kiu enhavas gravajn kaj seriozajn verkojn pri Esperanto kaj interlingvistiko. En julio de la 2010-a jaro aperis jam la 9-a volumo de «Scio»: “Zamenhof. Biografia skizo”, kiun Korĵenkov mem verkis. (En Nov-Jorko jam aperis angla traduko de ĉi tiu libro.)
Pri Ludoviko Zamenhofo oni scias el multaj verkoj verkitaj de diversaj aŭtoroj. Sed pro la jaroj la biografio de la Majstro ensorbis multajn elpensaĵojn kaj konserviĝis kiel la mita. Korĵenkov per siaj esploroj en arkivoj kaj bibliotekoj forlavis polvon kaj eĉ la ŝlimon de la persono kiu estas Zamenhofo. Li laboris, interalie, en:
Surprize por la peterburgaj esperantistoj, kiuj venis dudekpersone, Aleksandr rakontis pri la patro de la Majstro — Marko Zamenhofo — kun pluraj tute novaj kaj eĉ surprizaj informoj.
Post la interesa prelego estis teumado kaj libera babilado. Oni demandis la gaston pri lia eldonado, pri “La Ondo”, pri lia esplorado, pri “Radio Esperanto” kiun li gvidas kun sia edzino. Dum la kafopaŭzo Aleksandr vendis kvardekon da lernolibroj kaj plurajn aliajn librojn. Peterburgaj esperantistoj alte taksas la viziton de la Esperantisto de la Jaro. Fine de la vespero Aleksandr modeste nomis nian klubon: “verŝajne unu el la plej interesaj en Ruslando”. Ni atendos Aleksandron en la sekva jaro.
Laŭ komisio de la peterburga esperantistaro kompilis
A.Sidorov (Sankt-Peterburgo).